La Renkontiĝo-Administrilo estas programo por administri la partoprenantojn de Esperanto-renkontiĝoj.
La programo nuntempe estas uzata de GEJ por la Internaciaj Seminarioj, sed ni planas ebligi la uzadon ankaŭ por aliaj asocioj kaj renkontiĝoj.
(Tio nur estas provizora retpaĝo, pli bona iam sekvos.)
Por tio nun ekzistas projekto ĉe developer.berlios.de, kio ebligas la kunan laboradon de pluraj homoj pri la programo.
Bonvolu iĝi membro de developer.berlios.de, kaj sendu
la pasvorton la uzantonomon (neniam
sendu vian pasvorton al iu ajn!) al
Paŭlo,
petante aldonon de via konto-nomo. (Vi ankaŭ povos sendi
retmesaĝon, se vi scias la retadreson, aŭ kontakti min
per tujmesaĝilo.)
Mi uzas tie (krom ke ĝi provizas la subversion-sistemon kaj tiun retpaĝojn) nun ĉefe ka cimo-memorilon.
La programo nun troviĝas en Subversion-sistemo, kaj vi povas ricevi ĝin el tiu sistemo en pluraj manieroj. (Forlasu '/trunk' je la fino de la URI - se vi nur volas la programon kaj ne la retejajn dosierojn, vi povas aldoni '/programo') Tamen plej oportune estus (se vi volas kunlabori pri tio) mem iĝi membro de la projekto kaj preni la aferojn per "developer access" - ĉar nur tiel vi poste ankaŭ povas sendi ŝanĝitaĵojn.
Kiam la projekto progresos, ni ankaŭ havos elŝuteblan dosieron en la projekta dosieraro.
Jen unua instal-gvidilo kreita laŭmemore de Paŭlo ... ne jam elprovita. Ni espereble iam havos instalado-skripton, por forlasi la plej multajn de tiuj paŝoj.
Jen kelkaj partoj de dokumentaĵo, ĉefe por programistoj:
Dokumentaĵo por uzantoj nuntempe ĉefe troviĝas en la sekreta vikio de GEJ, sed mi laboras por iom post iom aldoni ĝin ĉi tie.